Gaius Valerius Catullus
HIMNO AL DIANA

Al Diana fidelo nin
ligas, ĉasta geknaba rond',
nun Dianan adore ni
ĉastaj, kantu, geknaboj.

Latonia, vi granda ĝerm'
de plejgranda Jupitro, vin
naskis via patrino sub
arb' oliva ĉe Delos,

ke estrino vi estu de
ĉiu monto, de verda bosk',
densarbare kaŝita val',
murmuranta rivero.

Helpas vi en akuŝdolor',
ho Lucina, ĉe vojkruciĝ'
vin Trivia potenca, vin
luman Luna ni nomas.

Jarmezure vi, ho Diin',
marŝas sur la monata voj',
dom' modesta de kamparan'
plenas per vi de fruktoj.

Kiu ajn via nomo vin
plaĉas, estu glorata, kaj
prakutime, de Romulus
benu riĉe la genton.